Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

William Auld. "Skota metodo"

La tria leciono (3)

-N
AL
DE
VID-
AM-
POV-
DON-
AFER-
MAN-
NOM-
HAV-
TEN-

Vi vidas. Vi vidas la junulinon. La junulino vidas vin. Vin vidas la junulino. La junulino vin vidas. Vin la junulino vidas. Vidas vin la junulino. Vidas vi la junulinon. La junulinon belan vi vidas. Ŝi amas. Ŝi amas la gepatrojn. Ŝin amas la gepatroj. La gepatroj amas ŝin. La gepatroj amas la junulinon. La bonaj gepatroj amas la belan junulinon. La bonajn gepatrojn amas la bela junulino. La sinjoro havas kvar infanojn. Tri infanojn havas la sinjorino. La feliĉulo havas laboron. Bonajn amikojn ni havas. La du feliĉaj infanoj havas bonajn gepatrojn. Bonajn gepatrojn ili havas.

Mi povas. Mi povas paroli. Vi povas stari. Ni povas kompreni. Li povas labori multe. Ŝi komprenas la aferon. La gepatroj donis vivon al la infano. Li donas al ŝi la manon. Ŝi tenas lian manon. La manoj de la laborulo estas grandaj. Gepatroj donas nomojn al la infanoj. La nomoj de la infanoj estas belaj. La patrino nomis la infanojn.

NE TRE EN  

Ili ne multe laboras. Li ne amas la junulinon. Ŝi ne multe amas la junulon. Ŝi tre amas la junulon. Vi ne tre bone parolas. Ili staras tre alte. Ni komprenas tre multe. La malparolemuloj ŝajnis tre labori. Li ne povas teni ĝin en la mano. Estas multaj malfeliĉoj en la vivo. Li ne parolos anstataŭ mi. Ankaŭ vi estos tre feliĉa.

-AĴ- -AR- EK-  

Vidaĵo. Havaĵo. Laboraĵo. Donaĵo. Belaĵo. Bonaĵo. Amikaĵo. lnfanaĵo. Ĉirkaŭstaraĵoj. Anstataŭaĵo. Ĉirkaŭaĵo. Amikaro. Junularo. Gepatraro. Infanaro. Bonularo. Nomaro. Ekvivi. Ekloĝi. Eklabori. Ekparoli. Ekstari. Ekŝajni. Ekkompreni. Ekvidi. Ekami. Ekhavi. Ekteni.

ANTAŬ      

Mi havas amikojn en la ĉirkaŭaĵo. La havaĵo de la gesinjoroj estas granda. Ilia amikaro donis al ili multajn bonaĵojn. Li staris longe antaŭ la belaĵoj. Mi antaŭvidis liajn infanaĵojn kaj ĝiajn amikaĵojn. Nia kunularo ekkomprenis lian paroladon. Ili parolis aferece. Lia afero ekŝajnis al mi malbona. Mi ekvidis belulinon en lia kunularo. Ĝi estas anstataŭaĵo. Li estos anstataŭulo. Mia anstataŭulo estis mallaborema. La senlaborularo estas malfeliĉa.

10 dek
11 dek unu
12 dek du
13 dek tri
14 dek kvar
15 dek kvin 16 dek ses
17 dek sep
18 dek ok
19 dek naŭ
20 dudek
 
ĈU

TRO

Ĉu vi vidas? Ĉu vi vidas la junulinon? Ĉu vin vidas la junulino? Ĉu ŝi amas la gepatrojn? Ĉu la gepatroj amas ŝin? Ĉu amas ŝin la gepatroj? Ĉu la gepatroj amas la junulinon? Ĉu la gepatroj estas bonaj? Ĉu la bonaj gepatroj amas la belan junulinon? Ĉu la bonajn gepatrojn amas la bela junulino? Ĉu la sinjoro havas kvin infanojn?

Ĉu du infanojn havas la sinjorino? Ĉu la feliĉulo havas laboron? Ĉu bonajn amikojn ni havas? Ĉu la du feliĉaj infanoj havas bonajn gepatrojn? Ĉu bonajn gepatrojn ili havas?

Ĉu vi havas amikojn eĉ en la ĉirkaŭaĵo? Ĉu la havaĵo de la gesinjoroj estis eĉ granda? Ĉu ilia amikaro donis al ili eĉ multajn bonaĵojn? Ĉu li staros longe eĉ antaŭ la malbelaĵoj? Ĉu vi antaŭvidis eĉ liajn infanaĵojn? Mi eĉ ne povis doni al li la manon.

Ili parolis tro aferece. Lia afero ekŝajnis al mi tro malbona. Ŝi donis al mi la troaĵon. Ni tenis nin tro sinjorece. Li parolis tro malamikece. Ili parolis tro malmulte, sed komprenis eĉ multe. La mallaboremo de la infanaro estas troa.

KIE
TIE
KIU
TIU
KIAM
TIAM
 

Kiu estas tiu? Tiu estas la patrino de la infanoj. Kiu estas tiu grandulo?

Li estas la patro de la bonaj infanoj. Kiu infano estas tiu? Tiu estas la laborema infano. Kiu komprenas la aferon? Kiu amas la junulinon? Kiun amas la junulino? Kiu vidis la infanojn? Kiuj vidis la infanon? Kiun vidis la infanoj? Kiujn vidis la infano? Kiujn infanojn vi vidis? La sinjoro, kiu parolas al la junulo, estas lia patro. La gejunuloj, kiuj parolas al la sinjoro, estas liaj infanoj. La virinoj, kiujn ni vidis, estis parolemaj.

Kie laboras tiuj viroj? Tie staras dek viroj. Kie estas la senlaboruloj? Tie ni vidos tiujn, kiuj povas kompreni nin. Kie loĝas liaj gepatroj? Ili ne loĝas tie, sed ili laboras tie. Kie li laboras, tie estas bonaj kunuloj.

Kiam li vidis la belan junulinon, li ekamis ŝin. Tiam li ektenis ĝian manon. Kiam li eklaboris? Kiam li povis. Tiam li estis feliĉa. Kaj tiam li estis ankaŭ havulo. Kiam viro havas geamikojn? Kiam li estas bonulo.


LA MALJUNA PATRO.

— Sinjoro Braun, vi ŝajnas malfeliĉa.

— Mi ne estas feliĉa, s-ro Trent. Mia maljuna patro, kiu loĝas kun mi, tro multe parolas kaj malmulte laboras.

— Viro, kiam li estas maljuna, povas ŝajni parolema, sed ŝajne li estas ankaŭ bonulo.

— Li havas multajn bonecojn, sed li estas mallaborema, kaj li paroladas.

— Kiam vi estis juna, ĉu li tiam multe laboradis?

— Tiam li estis bona laborulo.

— Kaj ĉu li donis al vi multajn bonaĵojn?

— Li estis tre donema.

— Kiam vi estis infano, ĉu vi estis feliĉa?

— Multe feliĉa. Mi havis bonajn gepatrojn, ili estis komprenemaj kaj amemaj.

— Kie vi loĝis?

— En Novjorko.

— Kaj ĉu ankaŭ via patrino vivas?

— Ne, ŝi ne vivas.

— Malfeliĉe. Sed ĉu via patro havas amikojn?

— Ne multajn, kaj ankaŭ ili estas maljunaj.

— Vi estas viro afereca. Ĉu vi estas multe kun la patro?

— Kiam mi povas esti tie.

— Kaj tiam via patro paroladas al vi?

— Li tre emas paroladi pri multaj aferoj.

— Li estas feliĉa, kiam vi kunparoladas. Vi povas esti la amiko de tiu, kiu estis bona amiko al vi, kiam vi estis malgranda infano. Bona afero, ĉu vi komprenas?

— Mi komprenas. Bone. Ĉu mi ŝajnas al vi malfeliĉa?

— Ne, vi ŝajnas feliĉa. Feliĉa infano de bonaj gesinjoroj.


  1. Kiu parolas?
  2. Ĉu s-ro Braun estas feliĉa?
  3. Kiu loĝas kun s-ro Braun?
  4. Kiam viro povas ŝajni parolema?
  5. Kiu estas bonulo?
  6. Ĉu la patro de s-ro Braun estas maljuna?
  7. Ĉu li estas laborema?
  8. Kiam s-ro Braun estis juna, ĉu lia patro estis laborema?
  9. Al kiu la maljunulo donis multajn bonaĵojn?
  10. Kiam s-ro Braun estis feliĉa?
  11. Ĉu la gepatroj de s-ro Braun estis bonaj?
  12. Kiuj estis komprenemaj kaj amemaj?
  13. Kiu loĝis en Novjorko?
  14. Kie loĝis s-ro Braun, kiam li estis infano?
  15. Ĉu la gepatroj de s-ro Braun vivas?
  16. Ĉu la maljunulo havas multajn amikojn?
  17. Kiuj estas maljunaj?
  18. Kiam s-ro Braun estas kun la patro?
  19. Pri kiuj aferoj parolas la maljunulo?
  20. Kiam la patro estas feliĉa?
  21. Ĉu la amikeco estas afero bona?
  22. Ĉu s-ro Trent estas bonulo?
  23. Ĉu s-ro Braun povas esti amiko al la patro?
  24. Ĉu vi estas bonulo?
  25. Ĉu vi estas laborema?
  26. Kie vi loĝas?
  27. Kie vi loĝis, kiam vi estis infano?
  28. Kun kiuj vi loĝis, kiam vi estis infano?
  29. Ĉu vi estas feliĉulo?
  30. Ĉu vi estas alta? bela? juna?


Lessons:  Introduction     2     3     4     Vocabulary

Words by lesson     Sekvo de vortoj kaj gramatikaj elementoj

13 marto 2002   Vokita 428 fojoj.