| -ANT- -INT- -ONT- |
HOM- ĈAMBR- MORT- OKAZ- |
IR- TEMP- PROKSIM- VEN- |
HELP- DEV- |
Amanto estas viro, kiu amas. Amantino estas virino, kiu amas. Viro, kiu parolas, estas parolanto. Virino, kiu parolas, estas parolantino. Vidinto estas viro, kiu vidis. Vidintino estas virino, kiu vidis. Viro, kiu povis, estas povinto. Virino, kiu mortis, estas mortintino. Mortonto estas homo, kiu mortos. Parolonto estas homo, kiu parolos. La estonteco estas tempo, kiu estos. La estinteco estas tempo, kiu estis. La tempo, kiu estas, estas la estanteco. Okazintaĵo estas aĵo, kiu okazis. Okazontaĵo okazos. La tempo estonta estas la estonteco. La viro amanta estas amanto. La virino vidinta estas vidintino.La venintaj homoj helpis la mortontojn. La helpantoj estis venintaj de malproksime. Ili estis tre longe laborintaj. Kiam ili estis helpintaj, ili iris. La kunvenintaj helpantoj estis bonuloj. La irontoj estis feliĉaj. Ili tre feliĉis. La geamantoj ŝajnis feliĉaj. Ili loĝis proksime. La proksimuloj helpis nin. Ili estis helpantaj proksimuloj. La tempo de morto – la mortotempo – ŝajnis proksima.
Laborejo. Loĝejo. Tenejo. Junulejo. Maljunulejo. Infanejo. Mortintejo. Parolontejo. Vireto estas malgranda homo. Virego estas granda homo. Amegi estas multe ami. Ameti estas ami, sed malmulte.
-EJ- -EG- -ET- Laboregi estas labori multe, laboreti estas labori malmulte. Grandegulo estas homo tre granda. Etulo estas viro malalta kaj malgranda. Homo helpas bonege, kiu helpas multe. Homo paroletas, kiu parolas mallonge.
La loĝejo havas du ĉambrojn. Ĝi estas loĝejeto. Mi devas iri al la loĝejo. Mi eniros unu ĉambron. En la ĉambro estas tri homoj. Unu homo estas parolanta, unu estas laboranta, kaj unu estas helpanta. Kvara homo estis venonta. Mi estas la kvara homo, kaj mi estas veninta. La loĝejo estas ankaŭ laborejo. En unu ĉambro la laboranto loĝas, en la dua ĉambro li laboras. Mi devas helpi lin. Mi ekhelpas. Kiam mi laboregas, mi multe helpas. La parolanto devas iri. Li estas ironta. Tiam li iras. Kie estas la laboranto? Li estas en la ĉambro.
Li iris for. Li foriris. Li estis for, kiam mi alvenis. Ĉu vi longe forestos? Tie estas du loĝejoj – unu proksima, unu fora. La bonulo fordonis grandan havaĵon. Nun mi foriros. La nuntempo estas tempo, kiu nun okazas. La nunaj homoj estas feliĉuloj. La homoj emas ami la nunecon.
FOR NUN Kial vi foriras? Ĉar mia malamiko estas venonta. Kial vi ne helpis lin? Ĉar mi ne povis. Kial vi ne povis? Ĉar miaj laboruloj ne estis venintaj. Miaj laboruloj ne estis venintaj, tial mi ne povis helpi lin. Mia malamiko estas venonta, tial mi foriras. La junulejo estas malproksima, tial la gejunuloj devas iri nun. Li ne havas kialon por esti malproksimirinta.
KIAL
TIALKIEL
TIELĈAR
PORKiel ili kunvivas? Ili kunvivas feliĉe. Kiel ili kunlaboras? Ili kunlaboras bonege. Kiel ili loĝas? Geamike. Kie ili loĝas? En la junulejo. Kiel ŝi parolis? Ŝi parolis malamikece. Kiel li venis, tiel li iros. Li amis la junulinon kiel patro. Kiel patro amas, tiel amis li. Ĉu vi komprenas Esperanton? Mi ĝin komprenetas.
Kiel la bonuleto helpas vin? Li donas al mi multajn aferojn. Tiel li helpas min.
Por esti feliĉa, li devis labori. Li multe laboris por kompreni Esperanton. Li ne povis kompreni, tial li multe laboris. Li estis bona laboranto. Li laboregis. Tiel li ekkomprenis. La malgrandegulo estis tiel eta, kiel infano. La infano estis tiel granda, kiel viro. Parolema kiel virino. La homoj parolis pri la okazintaĵo. Ili priparolis ĝin. Kiam ili estis ĝin priparolintaj, ili iris por kunhelpi. Ili alvenis la ejon kaj eklaboris. Kial ili laboris? Por helpi. Kiel ili laboris? Bonege. Tial ili estis bonegaj laborantoj.
Lessons: Introduction 3 4 5 VocabularyWords by lesson Sekvo de vortoj kaj gramatikaj elementoj
13 marto 2002 Vokita 88 fojoj.