Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

William Auld. "Skota metodo"

La kvina leciono (5)

-IG-
-IĜ-
BALDAŬ
ALI-
NACI-
RIĈ-
SAM-
 
DEZIR-
DIR-
KAMP-
 
ĜOJ-
FIN-
SCI-
 

La loĝejo estis proksima. La viro proksimiĝis al la loĝejo. Li proksimigis la infanon al la helpantoj. La loĝejo baldaŭ vidiĝis.

La homoj ekvidis ĝin. Ili vidigis feliĉon. Ili feliĉiĝis, kaj baldaŭ ilia feliĉo vidiĝis al la ĉirkaŭstarantoj. Ekvido de la loĝejo feliĉigis ilin. Por helpi la amikojn, la bonulo laborigis multajn kunulojn. Li havigis al ili helpon. Tiel helpo al ili haviĝis. Tiel li ankaŭ iĝis riĉa. Li riĉiĝis. La laboro riĉigis la bonulon. La malbonulo ŝajnigis bonecon. Lia bonego estis ŝajna.

Kiam junulo enamiĝas al belulino, lia amo ĝojigas lin. Li multe ĝojiĝas, kiam li ekvidas ŝin. Lia feliĉeco grandiĝas, kiam ŝi alparolas lin. Kiam vidiĝas ŝia amo, li estas feliĉega. Ŝia amo feliĉigas lin. Li deziras alteniĝi al ŝi. De nun ili iĝas geamantoj. Ili deziras vivi kune. Unu sen la alia estas malfeliĉa. Foresto unu de la alia malfeliĉigas ilin. Ĝi igas ilin malfeliĉaj. Amo povas beligi malbelulon, bonigi malbonulon. Amo okazigas feliĉon kaj malfeliĉon en la vivo de la geamantoj. Kiam finiĝas la amo, la geamantoj iĝas geamintoj. Unu ŝajnigas ĝojon, la alia alĝojon.

Eĉ junulo baldaŭ maljuniĝos. Eĉ riĉulo povas malriĉiĝi. La tempo forigos ĝojon kaj malĝojon, belon kaj malbelon, bonon kaj malbonon. Mortigos ilin la tempo. La devo laborigas eĉ la mallaboremulojn. Ĝi devigas ilin labori. Kiam morto venas, la vivo finiĝas. Unu venas, alia iras. Kiu scias, tiu povas sciigi al aliaj. Tiel la aferoj sciiĝas. Li eniris la ĉambron. Li enĉambriĝis. Samtempe li enĉambrigis du amikojn. La tri homoj laboris samĉambre..

KE ONI    

Oni diras, ke multaj homoj estas malfeliĉaj. La homoj diris, ke la malamikoj alproksimiĝas. La patro diris, ke la infanoj devas havi bonajn amikojn. La maljunulo diris, ke la kampoj estas malgrandaj kaj malriĉaj. Malgrandaj nacioj emas amikiĝi al la grandaj nacioj. Ili diras, ke la grandaj nacioj helpos ilin. La proksimaj kampoj estas bela vidaĵo. Ili estas belaĵo. Mi scias, ke ili estas belaj. Oni sciigas al ni, ke la aliaj kampoj estas same belaj. La kampoj, pri kiuj oni parolas, estas la havaĵo de mia amiko.

Mi ĝojas ke vi venis. Ĉu vi deziras eniri? Ĉu vi finis vian laboron? Kiel vi nomiĝas? Ĉu vi komprenas, ke oni devas labori por vivi?.

-AN- JES    

Anoj de aliaj nacioj estas homoj, same kiel vi. En la kamparo multaj homoj laboras. Ili estas kamparanoj. Ĉu la kamparanoj multe laboras? Jes, ili laboras tre multe. Ĉu vi kaj via amiko estas samnacianoj? Jes, ni estas samnacianoj. La homaro havas multajn naciojn. Sed la nacianoj estas ankaŭ homaranoj. Ĉu vi estas naciano? Jes, sed mi estas ankaŭ homarano. Ĉu vi estas kamparano? Ne, ĉar mi ne loĝas en la kamparo. Mi estas ano de la juna kunularo. Multaj miaj samtempuloj aniĝis al la laborema kunularo. Miaj samloĝejanoj estas boneguloj..

ĈIU
ĈIAM
NENIU
NENIAM
   

Ĉiu homo estas homarano, sed ne ĉiuj homoj estas kamparanoj. Ĉiu havas ĝojon en la vivo, kaj ankaŭ malĝojon. Neniu havas ĝojon ĉiam. La ĝojo ne estas ĉiama. Ĉu ĉiuj virinoj estas belaj? Ĉu ili neniam alvenos? Oni scias, ke malbonaĵoj ĉiam okazas kune. Ĉu vi neniam finos vian laboron? Neniun laboron mi havas. Ĉu vi amas ĉiujn viajn proksimulojn? Ne ĉiun mi amas. Neniu povas malhelpi mian iron. Mi vidas neniun. Ĉu vi eniris tiun ĉambron? Neniam..

ĜIS EL POST L’

Mi venos kun vi ĝis la proksima loĝejo. Ĝis la laborejo ni venos post mallonga tempo. Post la laborejo staras alia loĝejo. El la loĝejo venas du laboruloj. Poste ili iras ĝis la laborejo. Alia viro eliras. Du virinoj elĉambriĝis. Ili elĉambriĝis unu post la alia. Ŝi amis lin ĝismorte. Ili amis unu la alian ĝis la vivofino. Ĝis la nuntempo la homoj estis ĉiam malbonaj, ĉu ne?


DU AMIKOJ.

Parolas viro pri feliĉo
En la loĝejo post labor’:
"Deziras vivi mi en riĉo
Kiel infano de sinjor’"

"Ho, maljunul’ – amiko diras, –
Vi komprenetas kiel in’!
Ni post mallonga vivo iras,
Al morto venas en la fin’,

Kaj ĉu ni riĉas, ĉu malriĉas,
La ĝojo estas baldaŭ for.
La homoj same malfeliĉas,
Ĉu laborulo, ĉu sinjor’."

Parolas tiel homo juna:
"Ne multe helpas vi, kunul’,
Malbona ŝajnas viv’ ĝisnuna
Al mortproksima maljunul’..."


  1. Kiu parolas?
  2. Kie li parolas?
  3. Kiam li parolas?
  4. Kiel li deziras vivi?
  5. Ĉu la unua parolanto estas junulo?
  6. Ĉu lia kompreno ŝajnas granda al la dua parolanto?
  7. Kiam ni iras?
  8. Kiam ni venas al morto?
  9. Ĉu la ĝojo vivas longe?
  10. Ĉu riĉulo longe ĝojas?
  11. Kial malriĉulo ne ĝojas longe?
  12. Ĉu laborulo kaj sinjoro estas feliĉaj?
  13. Ĉu la dua parolinto estas maljunulo?
  14. Ĉu li multe helpas la amikon?
  15. Ĉu la vivo ŝajnis bona al la maljunulo?
  16. Al la maljunulo ŝajnas, ke li estas proksima al ... ?


  1. Ĉu vi estas riĉa?
  2. Ĉu vi estas ĝoja?
  3. Ĉu vi estas mortproksima?
  4. Kiel vi nomiĝas?
  5. Ĉu ino komprenas ete pri la vivo?
  6. Ĉu ĉiu viro havas grandajn sciojn?
  7. Ĉu ĉiu homo deziras vivi, sed devas morti?
  8. Ĉu ĉiuj homoj estas feliĉaj?
  9. Ĉu vi estos feliĉa, kiam la laboro finiĝos?


Lessons:  Introduction     4     5     6     Vocabulary

Words by lesson     Sekvo de vortoj kaj gramatikaj elementoj

13 marto 2002   Vokita 401 fojoj.