| -AT- -IT- -OT- |
KOR- FOJ- KELK- KON- |
LEV- VORT- PLEN- |
RID- SKRIB- LEG- |
Amato estas viro, kiun oni amas. Amatino estas virino, kiun oni amas. Amata infano. Konata sinjoro. Nekonataj aferoj. Loĝata loĝejo. Donataj donaĵoj. Helpantoj helpas helpatojn. Priparolata afero. Nevidata malamiko. Mi ne estas devigata helpi vin. Konato ne ĉiam estas amiko. Levata mane. Ŝajnigata laboremo. Skribataj vortoj. Vortoj parolataj. Alparolato. Parolanto alparolas alparolatojn. El la venintoj, kelkaj estis bonaj kaj kelkaj estis malbonaj.Mortigito estas homo, kiun oni mortigis. Venigito estas homo, kiun oni venigis. Viditoj estas homoj, kiujn oni vidis. Levita mane. Skribitaj vortoj. Helpitaj proksimuloj. La legitaj legaĵoj. Plenigitaj manoj. Komprenigitaj vortoj. Nekomprenita afero. La afero estas finita. Koro ĝojigita de amo. Multfoje diritaj vortoj. Kelkfoje viditaj helpantoj. Plenkore helpitaj homoj. Ŝajnigita helpemo. Kampoj prilaboritaj. Afero kelkfoje okazigita. Nefinitaj aferoj kelkfoje ŝajnas grandiĝi.
Mortigoto estas homo, kiun oni mortigos. Vidotaj vidaĵoj. Parolotaj vortoj. La afero priskribota. La malbonaĵo priparolota. Finota laboro. Loĝota loĝejo. Donotaj donaĵoj. Kampoj prilaborotaj. Dirotaj vortoj. Homoj helpotaj estas helpotoj. Plenigotaj ĉambroj.
Reveni. Revidi. Reiri. Relegi. Reskribi. Reteni. Rehavi. Rekoni. Revivigi. Ĝis la revido. Laborilo. Skribilo. Mortigilo. Parolilo. Tenilo. Vidilo. Levilo. Vidinda. Vidindaĵo. Leginda. Priparolinda. Dirindaj vortoj. Dirindaĵo. Aldoninda. Aminda. Dezirinda. Havinda. Koninda. Ridinda. Restariĝi. Restarigi. Reviviĝi. Revivigi. Helpinda. Helpindulo. Amindulino.
RE- -IL- -IND- Kio estas tio? Tio estas levilo. En la skriboĉambro de la patro estas multaj skribiloj. Ĉio estas bona kaj bela en tiu loĝejo. Tio estas bona afero. Okazis nenio. Kelkfoje ĉio ŝajnas iri malbone. En la afero estas nenio ridinda.
KIO TIO ĈIO NENIO La koro de la sinjoro estas plena de malĝojo. En lia vivo estas nenio feliĉiga. Lia amafero ridindigis lin antaŭ ĉiuj. Ĉio ŝajnas al li nedezirinda. Li estas tre helpinda, sed neniu lin helpas. Li emas foriri, sed li estas ankaŭ malriĉa. Nenio okazas por ĝojigi lian koron. Baldaŭ li mortos, kaj ĉio estos finita. Kion li povas deziri en la vivo? Nenion li havas. Liaj infanoj estas malproksimaj kaj senkomprenaj. Li neniam revidos ilin. Li neniam rehavos la feliĉecon de la juneco. Oni neniam revivigos lian mortintan koron.
Ĉu vi iros hodiaŭ? Hodiaŭ mi deziras vidi la belaĵojn de la ĉirkaŭaĵo. Vi povas vidi nur malmultajn. Nur hodiaŭ mi ekscios lian nomon. Ĉu vi emas helpi aŭ iri? Neniu scias lian nomon aŭ nacion. Inter la loĝejoj staras multaj homoj. Inter la homoj estas kelkaj infanoj, ĉu ne? Pro kio vi foriras? Pro mia laboro. Pro kiu vi foriras? Pro mia amatino. Pro multaj aferoj oni kelkfoje devas laboregi, ĉu ne? Ĝis la revido!
HODIAŬ
PRONUR
AŬ
INTER
Lessons: Introduction 5 6 7 VocabularyWords by lesson Sekvo de vortoj kaj gramatikaj elementoj
13 marto 2002 Vokita 111 fojoj.