Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

William Auld. "Skota metodo"

La sepa leciono (7)

-U
SE
FAR-
KAP-
LIBER-
RAPID-
RESPOND-
VOJ-
GRAV-
DEMAND-
FLANK-
PET-

Levu la kapon. Donu la manon. Estu feliĉa. Eĉ ne unu vorton diru. Foriru. Ne mortigu min! Vidu mian amikon, kaj diru al li, ke mi venos. Ne parolu longe. Ne ŝajnigu senhelpecon. Havu belan libertempon! Liberigu la malliberulojn! Ne faru malbonaĵojn. Legu lian skribaĵon. Iru labori en miaj kampoj. Vivu ĝoje. Ne staru tie. Diru vian nomon. Finu vian paroladon. Faru gravan laboron. Rapidu! Negrave. Ne parolu rapide, aŭ mi ne povos kompreni. Proksimiĝu. Helpu viajn kunulojn.

Ni laboru, por ke ni riĉiĝu. Ni petu tiun laboranton, ke li helpu nin. Ni demandu al tiu laboranto, kie estas la loĝejo. Ni diru al li, ke ni ne komprenas. Faru kelkajn demandojn. Ni petu helpon. Sciu, ke li ne helpos nin. Donu ree la samon, mi petas. Mi petas, kie mi staru? Kion mi faru? Kial ni ne iru? Li venas, tial ni ne parolu. Neniam deziru tion, kion vi ne povas havi. Iru la saman vojon, kiel li. Ne faru same, kiel malbonulo. Laboru rapide, por ke neniu malbonaĵo okazu. Se oni demandas pri la afero, ne respondu.

-EBL-      

Videbla belaĵo. Respondebla demando. Nesciebla afero. Nekonebla riĉulo. Rekonebla sinjoro. Liberigebla nacio. Nefarebla laboro. Neirebla vojo. Ebla okazo. Nemalhavebla bonaĵo. Eble. Neeble. Labori nevideble. Demandi nerespondeble. Respondi nekompreneble. Skribi nelegeble. Eltenebla. Nehelpebla. Estas neeble, paroli al homo, kiu nenion komprenas.

-ON- -OBL-    

Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek. Duono. Triono. Kvarono. Kvinono. Sesono. Sepono. Okono. Naŭono. Dekono. Duonigi. Trionigi. Kvaronigi. Kvinonigi. Sesonigi. Seponigi. Okonigi. Naŭonigi. Dekonigi. Duoniĝi. Trioniĝi. Kvaroniĝi. Kvinoniĝi. Sesoniĝi. Seponiĝi. Okoniĝi. Naŭoniĝi. Dekoniĝi. Duone malbone. Duoble. Trioble. Kvaroble. Kvinoble. Sesoble. Sepoble. Okoble. Naŭoble. Dekoble. Duobligi. Duobliĝi. Triobligi. Triobliĝi. Kvarobligi. Kvarobliĝi. Dekobligi. Dekobliĝi. Multobligi. Multobliĝi. Duoble du estas kvar. Duoble kvar estas ok. Duoble kvin estas dek.

LAŬ TRA TRANS  

Laŭ li, la vojofino estas proksima. Ni ekkonos la respondanton laŭ liaj respondoj. Faru laŭ via devo. Iru laŭ la vojo. Laboru laŭeble bone. Kompreni laŭvorte. Laŭlonge de la vojo. Laŭ la vojflanko. Mi helpos laŭpove. Laŭ mia scio, li ne estas malbonulo. Iri tra la kamparo. Tralegi la skribaĵon. Travivi multon. Travidi ŝajnigon. Iri tra la ĉambro. Trairi la ĉambron. Tra la vivo. Rapidi tra la loĝejo. Transiri la flankvojon. Transskribi la vortojn. Transdoni la sciigon. Travidebla. Transdonebla. Trans la kamparo. Trans la kamparo staras loĝejo. Por alveni al mi oni iras tra la kamparo, laŭ la kampara vojo. Staris ĉiuflanke la transdonitaj aferoj.

KIES ĈIE    

Kies amiko li estas? Kies amatino ŝi estas? Kies nomo estas skribita tie? La sinjoro, kies nomo estas skribita tie, mortis hodiaŭ. La homo, kies afero ŝajnis grava, devis eniri. Ĉie oni vidis homojn, kies infanoj estis for. Ĉie la gejunuloj laboris tre multe kaj parolis tre ĝoje. Ĉie estas gepatroj, kies infanoj estas bonaj.

MORGAŬ TUJ TAMEN  

Morgaŭ ni faros rapide multajn aferojn. Foriru tuj! Tamen ne venu morgaŭ al mia loĝejo. Tuj ili duonigis la laboron. Oni demandis, tamen neniu respondis. Donu tuj vian vorton, mi petas. Mi petas, ke morgaŭ vi parolu al la gemaljunuloj. Lia aliĝo tuj triobligis la haveblan tempon. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ okazos la paroladoj. Mortu tuj la malamikoj, tamen vivu la virinoj kaj infanoj! Mi vidis ŝin, tamen mi ŝin ne rekonis.


Lessons:  Introduction     6     7     8     Vocabulary

Words by lesson     Sekvo de vortoj kaj gramatikaj elementoj

13 marto 2002   Vokita 176 fojoj.