Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

William Auld. "Skota metodo"

La deka leciono (10)

DUM
LAST-
SEKV-
JAR-
PORT-
MOV-
REST-
MONTR-
KRED-
PLU
 
 

Ricevinte la skribaĵon, la laboristo portis ĝin al sia estro. Kiam li ricevis la skribaĵon, la estro montris ĝin al sia amiko. Vidinte la skribaĵon, la amiko sekvis la estron al la laborejo. Kiam ili legis la skribaĵon, la laboristoj ne volis kredi ĝin. Ne kredante ĝin, ili ne emis formovi la veturilojn. Ironte al la loĝejo, ili staris dum longa tempo parolante. Movite, la veturiloj ne plu moviĝis. Dirite, la vortoj ne repreneblas. Vidate, la homoj komencis rapide moviĝi. Dirite, farite. Demandate, la loĝejestro diris, ke li ne konas la sinjoron. Dum la resto de la jaro la militistoj restis en la kamparo.

Kiam mi iris en la ĉambron, la tri homoj, kiuj jam estis en la ĉambro, stariĝis. La militistoj rapidis en la loĝejon. La kamparanoj iris sur la kampon por fari sian laboron. En la mondon venas ĉiutage multaj novaj infanoj. Mi ne volas eniri en la aferon. Dum la lastaj tagoj okazis multaj malbonaĵoj. Lastatempe la vivo ne plu estis tiel ĝojiga kiel antaŭe. Li havas grandan sekvantaron. Lia laboro montriĝis tute malgrava. Nekredeble. Nekredinte. Senkredulo.

Ĉu vi volas preni la restaĵon? Mi ne kredas vin.

KIOM IOM DA  

Kiom da laboro li faris? Iom. Mi ne scias, kiom da homoj ĉeestis. Dum kiom da tempo li restos? Ĉu vi havas iom da tempo por paroladi? Iomete. Vi ne kredus, kiom da malriĉeco estas en la mondo. Mi deziras iom da helpo. Kiom da nacioj estas sur la tero? Multaj. Iom da ĝojo, iom da malĝojo – tio estas la vivo.

APUD ANKORAŬ    

Apud la vojo staris iu, kiu petadis helpon. Post iom da tempo li ne plu estis tie. Mi ankoraŭ ne revidis lin. Sidiĝu apud la bela virino. Mi ankoraŭ ne scias ŝian nomon. Mi parolos plu. Baldaŭ ŝi ne vivos plu. Apud nia loĝejo laboris du homoj. Ili ankoraŭ ne finis la laboron. Morgaŭ ili laboros plu.

CENT MIL    

Cent unu. Cent du. Cent tri. Cent kvardek. Cent kvindek. Cent sesdek sep. Cent okdek naŭ. Ducent. Tricent. Kvarcent kvindek ses. Sepcent okdek naŭ. Mil ducent tridek kvar. Kvinmil sepcent sepdek ok. Centestro. Jarmiloj. Miloj da homoj. Trimil homoj. Centoj da okazaĵoj.

AJN KVANKAM    

Kiu ajn demandas, ne respondu. Kiam ajn ŝi venas, sendu ŝin al mi. Kie ajn li estas, mi povas alveni lin. Okazu kio ajn, mi revenos. Kiom mi sendu? Iom ajn. Kien mi iru? Ien ajn. Kiam mi venu? Iam ajn. Kiel ajn li veturas, li alvenos baldaŭ. Kiun mi sendu? Iun ajn. Kvankam la lasta veturilo jam foriris, mi volas iel ajn sekvi ĝin. Kvankam li estas pli juna ol mi, mi povas fari pli grandan laboron. Kvankam ni estas jam de jaroj bonaj geamikoj, mi neniam amis ŝin.

-ER-
-ID-
-ING-
-UJ-
-UM-

 

Mono, monero; programo, programero; polvo, polvero; fajro, fajrero; pluvo, pluvero. Diseriĝi.

Hundo, hundido; kato, katido; ĉevalo, ĉevalido; arbo, arbido.

Kandelo, kandelingo; cigaredo, cigaredingo; glavo, glavingo.

Teo, teujo; kafo, kafujo; mono, monujo; fajro, fajrujo; patrujo.

Belgo, Belgujo, Belgio.

Butiko, butikumi; kolo, kolumo; folio, foliumi; kalkano, kalkanumo; amindumi; proksimume; plenumi; cerbo, cerbumi.


LA KORELATIVOJ

-
k-
t-
ĉ-
nen-

i

-o
-u
-a
-es
-e
-el
-om
-al
-am


Lessons:  Introduction     9     10     Kontrolteksto     Vocabulary

Words by lesson     Sekvo de vortoj kaj gramatikaj elementoj

13 marto 2002   Vokita 272 fojoj.