Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

 

  ESPERANTO  

    de Enrique    
Paĝo 2



La pli grava celo de ĉi tiu paĝo estas interesiĝi ne esperantistoj pri Esperanto kaj doni al ili facilecon por lerni Esperanton.

Multfoje ni parolas al homoj pri Esperanto, kaj eble ili komencas ŝati la ideon de Esperanto, sed estas malfacile trovi lernilojn por doni al ili por ke ili povu progresi en sia kono pri Esperanto.

Pro tio mi decidis meti en unu diskedo sufiĉe da materialo por ke ili povu lerni pri Esperanto, kaj povu lerni Esperanton.   La recivonto bezonas komputilon, sed ne bezonas aliron al la reton.

La diskedo estas por parolantoj de nur unu nacia lingvo.   La unua diskedo estas por hispane parolantoj, kaj jam estas preta.   La dua diskedo estos por angle parolantoj.   Mi nun laboras por plenigi la diskedon por angle parolantoj.   La dosieroj por ĉiu diskedo prenus malpli ol 1457 KB.   La kunpremita dosiero   .zip   prenas proksimume   660 KB.

En la diskedo estas nur teksto en formato   .htm   legeblaj per krozilo.   La krozilo povas esti "Netscape", "Microsoft Internet Explorer", aŭ iu ajn.   Kelkajn partojn mi verkis mi mem, la plimulton mi ŝtelis de la reto.


Kial diskedo?

Oni pensas ke en Usono ĉiu homo konektas al la reto, sed ankoraŭ estas homoj kiu havas komputilon kaj ne havas aliro al la reto, speciale se ili loĝas malproksime de urbo, kaj devas pagi longa-distancon telefonan konekton.   Eble iu konektas dum mallonga tempo, ne sufiĉe por rigardi la TTT.   En la aliaj landoj de Ameriko, komputiloj atingis multajn homojn nur dum la lastaj tri jaroj.   Pro tio la plej multo estas modernaj komputiloj havantaj "Windows95" aŭ "Windows98" kaj ebleco "kompreni" unikodon.   Nur unu triono de la komputiloj estas konektitaj al la reto, kaj ili devas pagi la telefonon po ĉiu minuto de uzado.

Eĉ tiuj homoj kiu povas konekti, trovos pli facile havi la tutan materialon en siaj komputilojn, por rapida atingo iumomente.

Enhavo:

Naci-lingvaj legaĵoj por interesigi la neesperantistojn.
Naci-lingvaj lecionoj por instrui komenzantan Esperanton.
Esperantaj lecionoj kaj legaĵoj por instrui meznivelan Esperanton.
Esperantaj legaĵoj por praktiki legadon.

Mi preferas uzi la "x" sistemon por prezenti la esperantajn paĝojn, ĉar mi scias ke ne ĉiu komputilo permesas vidi la "esperantajn literojn".   Sed mi ankaŭ konscias ke por la komencantoj, pli bone aspektas la vera esperanta skribmaniero.   La esperantaj paĝoj uzas "unikodo-n".   Kelkaj paĝoj kiu havas malmulte da Esperanto, uzas la "x" sistemon.

Mi petas al la uzantoj, bonvolu recenzi la diskedon, kaj diru al mi kion aldoni, kion korekti.   Mi ankaŭ ŝatus koni vian opinion pri la "diskedo", se estas eraroj, kaj kio alia povus esti en la diskedo.


Uzado:

Esperantistoj aŭ interesuloj pri Esperanto povas kopii la kunpremitan dosieron al siaj propraj komputilojn, malkunpremi ĝin, kopii la resultaj (proksimume 150) dosieroj al kelkaj diskedoj, kaj disdoni la diskedojn al aliaj interesuloj.


La tuta materialo de la diskedo estas en la paĝo:   eeo.8k.com
aŭ http://Eeo.8k.com/index.htm


Hispana:

La tutan enhavon de la hispan-lingva diskedo oni povas rigardi en la paĝo:
http://eeo.8k.com/EoDktH/Intro1h.htm

La hispan-lingva kunpremitan dosieron oni povas elŝuti de la paĝo:
http://Eeo.8k.com/Disket1h.htm


Angla: (ĉi tiu diskedo ne estas finita)

La tutan enhavon de la angl-lingva diskedo oni povas rigardi en la paĝo:
http://eeo.8k.com/EoDktA/Intro1a.htm

La angl-lingva kunpremitan dosieron oni povas elŝuti de la paĝo:   (ne preta)
http://Eeo.8k.com/Disket1h.htm



Monda listo de Esperantistoj serĉante korespondantojn por interŝanĝo de ret-poŝto aŭ leteroj en Esperanto.

Esperanto Koresponda Servo     Listo:
http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm

Esperanto Koresponda Servo     Celo:
http://members.aol.com/enrike/ekseo.htm

La iniciatinto de Esperanto:
Lazarus Ludovic Zamenhof




EspeRom     Germana Esperanto-Asocio

Notu:   Ĉi tiu paĝo estas pri kompakta disko "EspeRom".   Multaj ligoj estas en la paĝo, sed kelkaj ligoj funkcias nur en la disko.

Informado sen mitoj     EspeRom

Multaj Esperantaj paĝoj estas en la TTT.
Ligoj al paĝoj en la reto:


Esperantaĵoj en la mondo
Z. E. O. - Zamenhof / Esperanto-Objektoj


Enrique Ellemberg
Albany, NY, Usono
Enrique@eeo.8k.com

Majo 17a, 2001
Vidita 1626 fojoj. . .

symbol
Esperanto
Simbolo

flago
Esperanto
Flago