NOVAĴOJ |
de Enrique 12 julio 2001 |
Español |
15 aprilo 2001 TAKE. Tut-Amerika Kongreso de Esperanto
14 novembro 2000 Angla diskedo por lerni Esperanton
28 oktobro 2000 Yvonne Vojaĝanta nederlandanino
7 oktobro 2000 Okemo 2000 Renkontiĝo en Vermont
7 oktobro 2000 Hispana diskedo por lerni Esperanton
http://esperanto.org/tejo/la/amanda/ (esperante/angle)
T A K E
Tut-Amerika Kongreso de Esperanto
Meksikurbo 2001 aprilo 15-21La tutamerika kongreso estas internacia manifestacio de la esperantistoj, organizitaj de la koncerna amerika lando, kiu akceptas prizorgi la aferon. Ĝi celas plifortigi solidarecon inter la amerikaj esperantistoj, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn.
Mi iros al TAKE. (Enrique)
Mi iris!!! kaj prenis fotojn!!!Vidu la fotojn, kaj legu pri la okazajxoj de la kongreso:
Angla Diskedo
La diskedo por lerni Esperanton per la angla lingvo jam estas preta.Enhavo de la diskedo:
Dek Leciona Esperanto Kurso per la angla.Karlo Libro por komencantoj de Edmond Privat. Esperante.
Gerda Malaperis Libro por komencantoj de Claude Piron. Esperante.
La Gerda Kurso Meznivela kurso, per Esperanto. Uzas la libron "Gerda Malaperis" kun demandoj, ekzercoj kaj vortaro po ĉiu leciono.
Elŝutu la dosieron:
Kopiu la kompletan diskedon
Yvonne
Sabato oktobro 28a, 2000.Pri la antaŭaj vojaĝoj de Yvonne: (angle)Hieraŭ vespere, post la mallumigo, Yvonne atingis Albany-on, vojaĝante per biciklo ekde Nederlando, tra la nordokcidento de Usono, trairante Kanado, de Vancouver al Halifax, kaj de tie sude al Vermont Ŝtato en Usono, kaj Novjorko Ŝtato.
Ni babiladis dum kelkaj horoj, kaj post la noktomezo ni iris dormi. Antaŭ ol la 8a matene ni jam matenmanĝis kaj babiladis dum alia horo. Poste ni iris per aŭtomobilo al la urbocentro de Albany. Tie Ivonne kaj me piediris tra la "Empire State Plaza", kiu estas moderna granda komplekso kun ses altaj konstruaĵoj kunigitaj per koridoro 40 metrojn larga kaj 400 metroj longa. En la norda fino, la koridoro konektas kun la Kapitolio de Albany, la sidejo de la estraro de Novjorko Ŝtato.
Poste ni trairis la pli gravajn stratojn de Albany, kaj atingis la flankon de la rivero Hudson, 250 km norde de Novjorko urbo. Poste ni iris al la Aŭto Klubo por peti mapojn por la venontaj vojaĝoj de Ivonne. Ni iris tra kelkaj urbetoj ĝis ni atingis la parkon "Tatcher" kiu estas sur la montoj. Ni piediris iomete sur la monto, kaj atingis ravinon kiel granda natura muro, eble 50 metrojn alta. De tie oni povas vidi la valon, kaj 21 km (13 mejloj) pli malproksime, oni vidas la altajn konstruaĵojn de la "Empire State Plaza".
Ni haltis dum duonhoro ĉe komerca centro kie ni ankaŭ manĝetis, kaj revenis al mia domo por prepari la sekvontan vojaĝon de Ivonne. En la listo de biciklantoj "Varma Duŝo" ŝi trovis adreson de sinjoro kiu loĝis 80 km sude de ĉi tie. Mia edzino sugestis ke ni iru kune en la aŭto ĝis la domo de tiu sinjoro. Ni metis la tutan pakaĝaron kaj la biciklon en la aŭto, kaj vojaĝis dum iomete pli ol unu horo por atingi ŝian celon. Bonŝance ni atingis la lokon antaŭ la mallumigo, ĉar estis iomete malfacile trovi tiun domon. Sed ni lasis la vizitantinon en kompanio de tiu biciklantulo.
http://www.crosswinds.net/~janboon/yvonne
Okemo 2000
Sabato oktobro 7a, 2000.Same kiel antaŭaj jaroj, ni renkontiĝis por la 7a fojo ĉe Okemo dum la longa semajno fino de la "Malkovro de Ameriko" tago. La renkontiĝo komencis la sabato 7a postagmeze, kaj finis la lundo 9a je la tagmezo.
Okemo estas monteto en la ŝtato Vermont-o proksimume kvinhora aŭtoveturo norde de Novjorko urbo. Ĝi estas nur du horoj kaj duono de mia urbo Albany, NY, kaj eble iomete pli ol tri horoj de Bostono kaj de Montrealo.
Okemo estas loko por skiado, kaj meze de la ski-vojoj estas belegaj apartamentoj kiujn oni povas lupreni kvazaŭ ili estos hotelaj ĉambroj. La apartamentoj estas en konstruaĵoj disigitaj tra la tuta monteto. Oni diris al mi ke estas pli ol 1300 apartamentoj, sed nuntempe ili konstruas alian grandan kvanton. Ĉar ni iris antaŭ la ski-sezono, ni pagis por la apartamentoj malpli ol la kosto de hotela ĉambro. Kelkaj apartamentoj estas tri ĉambraj, kaj ĝis dek esperantistoj dormas en unu apartamento. La apartamento en kie mi estis havis nur unu dormoĉambro kaj ankaŭ havis la rajton por iri al naĝejo ene de la sama konstruaĵo. La naĝejo estis duone sub tegmento, kaj duone ekstere. Mi naĝis ekstere dum la aero estis tre malvarma. La akvo estis sufiĉe varma. Ĉar mi estis la tuta tempo ĉe la kunvenejo, mi nur uzis la naĝejon du fojoj dum la tagmanĝaj horoj.
Ĉi tiu renkontiĝo estas organizita de Normando Fleuri, kiu estas franca-kanadano el Montrealo, kaj sia edzino, kiun li konis per esperanto. Siaj 2 gefiloj estas denaskaj esperantistoj.
Mi ne scias kiom da homoj ĉeestis, sed en la bankedo dimanĉo vespere ni estis pli ol 45 homoj. Ĉiuj partoprenantoj loĝas en Kanado aŭ Usono, sed kelkaj el ili naskiĝis eksterlande, en Pollando, Kroatio, Japanio, Bolivio, Kolombio kaj Argentino. La nura eksterlandano estis Sinjoro Gonzalo Bermúdez, kiu loĝas en Kolombio.
La renkontiĝo estis tre vigla. Estis programeroj dum la tuta tempo, kaj ankaŭ estis instruaj kursoj por komencantoj kaj meznivela.
La pli fama vizitanto estis Amanda Lynn Higley, kiu ĵus revenis de sia 17 monata vojaĝo tra Eŭropo, vojaĝante "per Esperanto" kaj Pasporta Servo.
http://home.wxs.nl/~lide/ps/ps_aventuro1999.htm (esperante)
http://www.math.bme.hu/~hej/ijk99/amanda.html (esperante)
(Intervjuo por "Spot On", dusemajna Germana revuo por junuloj en "facila
angla lingvo")
(Interview for "Spot On", a biweekly German youth magazine in "easy English")
http://www.esperanto.org/tejo/la/amanda/intervjuo.html
(angle)
Eeo.8k.com http://Eeo.8k.com/index.htmAnkaŭ Sinjoro Bill Maxey estis tie. Mi renkontis lin kelkfojoj ĉe Okemo, sed nia lasta renkontiĝo estis en Buenos Aires. Li diris al mi ke li estis tre kontenta kiam li vidis min ĉe la bus-stacio alveninte al, por li nekonata, Buenos Aires post 24 hora bus-vojaĝo de Bariloĉe, en la Argentina Sud-okcidento. Mi ludis la rolon de gastiganto, ĉar mi naskiĝis en Buenos Aires. (Mi loĝas en Usono de longa tempo)Bill presentis du paroladojn, kaj ankaŭ instruis la meznivelan kurson.
Mi ankaŭ havis la ŝancon paroli pri miaj paĝoj kaj mia diskedo. Vi povas vidi miajn paĝojn ĉe:
http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm
En Eeo.8k.com estas "diskedo" kun lernolibro per la hispana, 2 libroj por komencantoj tute en Esperanto, kun vortaro de ĉiu uzita vorto, kaj aliaj legaĵoj. Mi nun laboras pri la angla versio de tiu "diskedo". La unua versio jam estas preta.La alia paĝo havas liston de korespondemaj esperantistoj de pli ol 40 landoj.
La tuta kunveno estis tre agrabla, kaj ni ĉiuj promesis reveni en oktobro 2001.
Hispana Diskedo
La diskedo por lerni Esperanton per la hispana lingvo jam estas preta.Enhavo de la diskedo:
¿Sabe Usted Esperanto? Kompleta libro kun pli ol 80 bildoj por lerni Esperanton, verkita per la hispana lingvo.Dek Leciona Esperanto Kurso per la hispana.
Karlo Libro por komencantoj de Edmond Privat. Esperante.
Gerda Malaperis Libro por komencantoj de Claude Piron. Esperante.
La Gerda Kurso Meznivela kurso, per Esperanto. Uzas la libron "Gerda Malaperis" kun demandoj, ekzercoj kaj vortaro po ĉiu leciono.
Elŝutu la dosieron:
Kopiu la kompletan diskedon
Ligoj al paĝoj en la reto
|
![]() Esperanto Simbolo |
![]() Esperanto Flago |